DEBATENDA PROPONO OKAZE DE LA KONFERENCO DE LA
ARABA LIGO
Bejruto 27an - 28-an de marto 2002
La Kunveno de la Araba Ligo, kiu oficiale
renkontiĝas la 27an/28an de marto 2002 en Beiruto, asertas la araban
pretecon kiu konsideras, ke la atingo de justa kaj ampleksa paco estas strategia
ŝanco kaj celo por la arabaj ŝtatoj.
Post
aŭskulti la raporton de la Princo Abdullah bin Abdul Aziz, en kiu li petas
la establigon de normalaj rilatoj ene de ampleksa paco kun Israelo, kaj ke
Israelo deklaru sian pretecon retiriĝi el la okupitaj arabaj teritorioj
akorde kun la rezolucioj 242 kaj 338 de Unuiĝintaj Nacioj kaj kun la
rezolucio 1397 de la Sekureca Konsilio, plivalorigitaj
post la Madrida Pac-Konferenco kaj pro la principo “Paco Kontraŭ
Teritorio”, kaj la akcepto de sendependa kaj suverena Palestina Ŝtato
kies ĉefurbo estu Jerusalemo, la Konsilio alvokas al la Israela Registaro
revizii ĝian politikon kaj serĉi la pacon sub la deklaro ke justa paco
estas ĝia strategia elekto.
La
Konsilio ankaŭ alvokas al Israelo atingi jenon:
Reciproke,
la arabaj ŝtatoj faras jenan kompromison:
La
Konsilio alvokas al la Israela Registaro kaj la la tutaj Israeloj por akcepti
ĉi tiun proponon por protekti la pac-esperojn kaj eviti la sang-verŝadon
kaj ankaŭ por ebligi ke la arabaj ŝtatoj kaj Israelo povu kunekzisti
apude kaj por havigi al la estontaj generacioj sekuran, normaligan kaj prosperan
estontecon.
Ĝi
ankaŭ alvokas al la internacia komunumo kaj la ĉiuj organizoj kaj
ŝtatoj subteni ĉi tiun proponon.
La
Konsilio alvokas al sia prezidanto, al sia ĝenerala sekretario kaj al sia
venonta komitato daŭrigi la specialajn kontaktojn rilate ĉi tiun
proponon kaj por subteni ĝin ĉiunivele, inkluzive ĉe Unuiĝintaj
Nacioj, Usono, Rusio, Eŭropa Unio kaj la Sekureca Konsilio de UN.