TRAKTATO INTER USONO KAJ
LA RUSA FEDERACIO
PRI MALPLIIGO DE
STRATEGIAJ OFENSIVAJ POTENCOJ
La
Rusa Federacio kaj la Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko, ekde nun la
Partioj.
Enirante
vojon en novajn rilatojn en la nova jarcento kaj kun la celo fortigi siajn
rilatojn pere de la kooperado kaj la amikeco;
Konsiderante,
ke la novaj minacoj kaj tutmondaj defioj petegas la kreon de bazo kvalite nova
por la strategiaj rilatoj inter la Partioj, celante krei aŭtentikan
asocion bazita sur la principoj de komuna sekureco, kooperado, kunfido,
travidebleco kaj antaŭkalkuleco;
Favorigante
realigi signifajn malpliigojn de la strategiaj ofensivaj armiloj;
Memorante
la komunajn deklaraciojn de la Prezidanto de la Rusa Federacio kaj de la
Unuiĝintaj Ŝtatoj de Ameriko pri la strategiaj problemoj faritaj en
Ĝenovo la 22an de julio 2001, kaj pri la novaj rilatoj inter Rusio kaj
Usono farita en Vaŝingtono la 13an de novembro 2001;
Prikonsiderante
la devigojn devenitaj de la Traktato inter Sovetunuiĝo kaj Usono pri la Malpliigo
kaj Limigo de la Strategiaj Ofensivaj Armiloj de la 31ª de julio 1991
(START-I);
Prikonsiderante
siajn kompromisojn devenitaj de la artikolo 6ª de la Traktato por la Ne-pliigo
de la Nukleaj Armiloj de la 1ª de julio 1968; kaj
Konvikitaj,
ke la jena Traktato helpos krei pli favorajn kondiĉojn por kontribui pli
aktive al la sekureco kaj kooperado kaj al la fortigo de la internacia
stabileco, akordas jenon:
ARTIKOLO 1
Ĉiu
Partio malpliigas kaj limigas siajn nukleajn strategiajn armilojn, kiel deklaris
la Prezidanto de Usono la 13an de novembro 2001 kaj la Prezidanto de la Rusa
Federacio la 13an de decembro 2001, respektive, tiamaniere, ke je la 31ª de
decembro 2012 la entuta sumo de ĉi tiaj armiloj ne superos en ĉiu
Partio la kvanton 1.700 – 2.200 unuoj.
Ĉiu Partio determinos laŭ si mem, la komponantojn kaj
strukturon de siaj strategiaj ofensivaj armiloj konsiderante la akorditan
entutan limigon de la nombro de ĉi tiaj armiloj.
ARTIKOLO 2
Ĉiu
Partio akceptas, ke la Traktato START restas valida laŭ ĝia enhavo.
ARTIKOLO 3
Cele
la plenumon de la jena Traktato, la Partioj renkontigos, ne malpli ol dufoje en
la jaro, duflankan komitaton.
ARTIKOLO 4
Ĉi
tiu Traktato devas esti ratifita akorde al la konstituciaj proceduroj de
ĉiu Partio. Ĉi tiu Traktato
ekvalidiĝos la tagon kiam okazos la interŝanĝo de la ratifiloj.
Ĉi
tiu Traktato validos ĝis la 31ª de decembro 2012 kaj povas esti
pluvalidigita laŭ akordo de la Partioj aŭ anstataŭigita
antaŭ tiu limdato de aliaj akordoj.
Ĉiu
Partio povas denonci ĉi tiun Traktaton per komuniko al la alia Partio per
trimonata antaŭdiro.
ARTIKOLO 5
Ĉi
tiun Traktaton oni enskribos akorde kun la artikolo 102 de la Ĉarto de la
Unuiĝintaj Nacioj.
En
Moskvo, la 24an de majo 2002, sur du ekzempleroj, unu ruslingva kaj la alia
anglalingva kaj ambaŭ kun la sama leĝa forto.